Malsekherbejo

Humidherbejomalsekherbejo estas senlignoplanta duonnatura biotopo kie kreskas poacoj, junkoj, kareksoj kaj aliaj herbaj plantoj, kies grundoj estas influitaj en ties supra parto de la grundakvo kaj parte estas inunditaj. Malsekherbejo situas en rivervaloj, apud lagoj kaj en plataj kavaĵoj. Ili ekzistas en vastaj regionoj de Eŭropo kaj Azio.

printempo sur malsekherbejo en nordokcidenta Germanujo kun Cardamine pratensis kaj Caltha palustris
Dosiero:Streuwiese mit Schwertlilien.jpg
nutraĵmalriĉa malsekherbejo nur unufoje falĉita en aŭtuno en la Antaŭalpoj kun Iris sibirica

En Mezeŭropo la malsekherbejo estas unu el la plej speciriĉaj biotopoj. Ili estas duonkulturaj formacioj, kiuj formiĝis sub homa uzado kiel agrikulturaj areoj por produkti furaĝon kaj substerkaĵon por la besttenado. Ili grave kontribuas al la mezeŭropa kulturpejzaĝo. Ili devas esti uzataj, alikaze sur ili kreskos unue altaj staŭdoj, poste arbedoj ka arbustoj kaj fine arboj. Malsekherboj ankaŭ estas nomataj „marĉherboj“.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy